Silento_poster.jpgSilento
IMPEX and KISTEREM Gallery present:
Alexey Klyuykov / Vasil Artamonov
Silenton, mi petas.
opening: 9 September 2008, 18:00
on view until 26 September 2008,
Tuesday to Friday 14:00-18:00
address: Kisterem - 1053 Budapest, Képíró utca 5.
www.impex-info.org
Silenton, mi petas.
Ĉio, kion oni elparolas aŭ ekprenas per ajna alia formo,
unue rigidiĝas kaj tuj poste disfalas.
Kaj tiel okazis, ke ĉie ĉirkaŭe estas subite amaso da vakeco.
Evidentas, ke ju pli multe ni klopodas la vakecon plenigi, des pli multe ĝi kreskas.
La vakeco multobliĝas tiel, ke ni plenigas ĝin. La vakeco troviĝas do
en kontrasto al silento. La silento nuligas la vakecon tiamaniere,
ke ĝi donas al ĝi neniun novan spacon.
Tial necesas, ke estu silento.
Ĉar nenio el tio, kio sonas, havas plu sian aŭskultanton.
Ju pli nombras mesaĝoj, des pli multe ili similas al la silento.
Ĉar ankaŭ la fonbruo, se perceptata de la sufiĉa distanco,
efikas kiel silento.
Ĉie ĉirkaŭe troviĝas rompopecoj de la kulturo. El ĉiu peco eblas ion legi.
Ĉefe la fakton, ke ĝi estas forrompita disde la tuto - kaj neripareble.
Se ni kungluus la pecojn, ni ricevus nenion alian ol kunkneditan kadavron.
Pli mortulan ol iam pasintece.
La silento estas komprenebla malgraŭ tio, ke ĝi estas eksplikebla diversmaniere.
Ĝi estas unu el malmultaj aferoj, kiuj konservis sian homogenecon.
La silento estas granda kaj konsistenca.
Estu do silento.